Je emeritiĝo, Harold Brown transloĝiĝis de Anglio al Svedio. Kiel fora membro de la Londona Esperanto-Klubo, li retenis kontakton per serio de artikoloj sub la titolo 'Letero el Svedio' por 'La Bulteno' de la klubo.
Plaĉas al li la nekutima. Ĉiam lernema kaj legema, li baldaŭ sufiĉe regis la svedan por iĝi fidela leganto de svedaj ĵurnaloj, landaj kaj lokaj. El tiuj li ĉerpis siajn temojn.
Dum 2003 la Londona Esperanto-Klubo festas sian centjariĝon, kaj ŝajnas taŭge reeldoni la rubrikojon en formato ne tiel efemera kiel 'La Bulteno'.
Tiaj koncizaj tekstoj taŭgas ne nur por la kutimaj legemuloj sed ankaŭ por tiuj, al kiuj mankas tempo aŭ emo tralegi romanon aŭ eĉ novelon. Eble tiuj ĝuos la mallongajn leterojn - aparte se la temoj estas nekutimaj kaj la stilo sprita.
Por helpi al nebritaj legantoj, la fina paĝo havas klarigojn pri menciitaj britaj lokoj, kutimoj, ktp.
Eldonis: Londona Esperanto-Klubo, Distribuis: Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto House, Station Road, Barlaston, STOKE-ON-TRENT, ST12 9DE, Britio. ISBN: 0-902756-19-2
La leteroj aperis en "La Bulteno" de la Londona Esperanto-Klubo inter 1985, kiam Harold emeritiĝis kaj transloĝiĝis al Svedio, kaj aprilo 2002, kiam li malsaniĝis.
Norah Brown, Sekretario de la Londona Esperanto-Klubo (kaj iama Bultenisto)