Skip to main content.

Biblioteko Butler

Biblioteko Bulter  (foto de Chris Rushton) Biblioteko Butler estas la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio (EAB), nomata laŭ Montagu Christie Butler (1884-1970). Ĝi troviĝas kun la oficejo de EAB en Barlaston, proksime al Stoke-on-Trent.

Biblioteko Butler havas ĉirkaŭ 13,000 librojn kaj multajn aliajn dokumentojn pri Esperanto.

Pli da informoj pri la biblioteko estas legeblaj en aparta TTT-ejo, kiun prizorgas la bibliotekisto Geoffrey King.

Membroj de EAB rajtas viziti la Bibliotekon Bulter por ĉeesta studado, kaj (malpli ampleksa) prunta kolekto ankaŭ (baldaŭ) haveblos. Tamen necesas antaŭanonci/mendi vian viziton, ĉar oni ankaŭ uzas tiun ĉambron por aliaj aferoj, kunsidoj, ktp; vidu la detalojn ĉe la kontaktu nin paĝo

^ Iri al la supro

Biblioteko-Katalogoj

Ankoraŭ ne estas kompleta kaj aktuala katalogo de Biblioteko Butler, sed ekzistas du kreskantaj partaj katalogoj, kiuj kune kovras grandan parton de la enhavo.

La serĉilo donas aliron samtempe al tri katalogoj:

La nuna serĉilo estas tre simpla: oni devas serĉi pri plenaj vortoj, guste literumitaj, kaj la serĉo ne distingas inter la diversaj kampoj de la registroj. Ekzemple, se vi scias nomon de la aŭtoro kaj vorton el la titolo, vi povas doni ambaŭ kiel serĉvortojn. Ĉiuj kromsignoj estas ignorataj, escepte la Esperantajn, kiujn oni povas tajpi ankaŭ per posta X: ekzemple "Pauxlo" anstataŭ "Paŭlo".

Serĉu la katalogoj

Detaloj:

^ Iri al la supro

Bendoteko (Biblioteko de Bendoj)

La Bendoteko (Biblioteko de Bendoj) de EAB enhavas pli ol 300 aŭd-kasedojn de diversaj daŭroj, kaj 18 vidbendojn. Iliaj temoj estas diversaj - scienco, beletro, filozofio, muziko kaj Esperanto. La bendoteko troviĝas en la hejmo de volontulo en Suffolk.

Membroj de EAB povas aĉeti kopiojn de la aŭd-kasedoj je po £3.00 (ink. UK P&P), sed se via mendo inkluzivas kelkajn mallongajn registrojn, oni kombinos ĉi tiujn sur unu kasedon se eble, por minimumigi la koston. Multaj kasedoj havas akompanan tekstfolion, kiu kostas 5 pencojn po folio.

Membroj en Britio povas prunepreni vidbendojn dum unu monato kontraŭ negranda sumo.

Oni kutime respondas al mendojn ene de unu semajno.

Plena katalogo, kaj pli konciza listo Elektitaj Eroj el la Bendoteko (kun proksimume 40 titoloj, elektitaj pro intereso kaj klareco) haveblas (vidu sube). Farinte vian elekton, sendu vian mendon (kun pago) al Ben Gosling, ĉe la adreso, kiun vi trovos en la katalogo.

Por trovi pliajn detalojn pri la bendoteko, vidu la ĉi-teman folion en la inform-koverto por membroj de EAB, aŭ enketu al Ben (benjamin.gosling@btinternet.com)

Kelkaj Esperanto-registroj sur bendo, KD kaj DVD ankaŭ aĉeteblas pere de la libroservo de EAB. La biblioteko Bultler anakaŭ havas sonarkivon, kaj kopiojn kasedajn aŭ KD-ajn haveblas, laŭprefere.

^ Iri al la supro

Bendoteko-Katalogoj

Vi povas elŝuti la katalogojn de la Bendoteko (kiel PDF-dosierojn), por rigardi aŭ traserĉi ilin. (La priskriboj en la katalogoj estas anglalingvaj.)

^ Go to top of page

Aliaj publikaj kolektoj

Estas aliaj gravaj publikaj kolektoj de Esperanto-libroj en Britio.