Rekte al la artikolo

Novaj libroj — La ĉashundo de la Baskerviloj

<<  [945]  >>

Malcolm Jones

La ĉashundo de la Baskerviloj de Arthur Conan Doyle en traduko de W. Auld. Sezonoj, 1998. Broŝuro: 176 paĝoj.

Kio okazis sur la erikejo ĉirkaŭ Baskervila Halo por kaŭzi la morton de kavaliro Karlo? Ĉu la ĉashundo vere ekzistas aŭ ĉu ĝi estas nur superstiĉa kreaĵo de la tiea loĝantaro por klarigi strangajn eventojn?

Ĉu vi kuraĝas esplori kun doktoro Vatsono la Grimpenan Marĉon, malgraŭ teruraj veterkondiĉoj — vento, nebulo, pluvego — kaj malgraŭ korŝiraj angorkriĉoj, kiuj glaciigas la sangon en la vejnoj? Se jes, vi ne bedaŭros!

Arigu viajn nervofortojn kaj mergiĝu en tiun mondon, kiun prezentos al vi doktoro Vatsono rekte el siaj propraj rememoroj kaj pere de eltiraĵoj el sia taglibro kaj siaj leteroj skribitaj al la detektivo Ŝerloko Holmso en Londono.

Kolektu kun li la diversajn indikojn kaj vidu ĉu vi pli rapide solvos la enigmojn ol li: la ebleco ekzistas, ĉar, kiel duonlaŭdas lin Holmso jam en la unua ĉapitro 'Vatsono, vi superas vin mem… vi kutime subtaksis la proprajn talentojn. Eble vi ne estas mem luma, sed lumon vi konduktas'.

Se vi jam konas la rakonton kaj do la finon de la intrigo, starigu al vi mem aliajn problemetojn — nome tiujn, kiujn starigis al si la tradukinto. Li, kiel atendite, majstre sukcesis: la rakonto fluas kun la ĝusta gusto de mistero kaj teruro, la dialogoj naturas kaj la traduko helpas al neanglalingvanoj, jen per 'pliampleksigo' ('the Strand' iĝas 'Strandostrato'), 'a Swann and Eddison' iĝas 'generatoro de Swann kaj Eddison'), jen per necesaj piednotoj por glosi realajn proprajn nomojn, kaj iom strange, vorton jam en la Suplemento al PIV. Sed kiel vi redonus la mallongigon 'CCH', kiu fakte indikas 'Charing Cross Hospital', sed kiun Vatsono miskomprenas kiel iun 'Something Hunt' (WA aŭ ĝuas tie ĉi tre favoran hazardon aŭ ja estas genia!). Kaj kiel diable vi ĵonglus la vortojn (krom unu) el artikolo de anonima leter-skribinto: tiu eltondis la bezonatajn vortojn (krom unu) el artikolo en tagĵurnalo, poste rekunmetis ilin por fari la leteron. Nu, facile, ĉu ne? Temas ja pri la samaj vortoj… Sed iuj vortoj ja devus ŝanĝi sian formon por alia kunteksto, la anglaj ne montras akuzativon. Do jen — al vi! Pensante pri tio, eble aldonu bombonece 'distant cousin' kaj 'By Jove!'.

En honesta recenzo, mi devas atentigi pri misetaĵoj. Certe estas preseraro sur p.59 'vidis la figuron… staranta… kaj postatrigardante min', kaj supozeble sur p.63, kie la arbo havas 'brakojn' por la originalaj 'branches': mi dubas, ke la celo estis plipoeziigi… Pri propraj nomoj WA klare kaj saĝe diskutas en la klariga antaŭparolo, kaj mi akceptas lian starpunkton. Tiu ĉi tamen kreas problemeton (kiu ja bonŝance ignoreblas) pri la originalaj 'Anthony' kaj 'Antonio' sur p.170, kaj malgraŭ la deziro ebligi akuzativigon, ekz. sur p.29 'por renkonti kavaliron Henrikon Baskervilon', aperas nekongruaĵoj sur p.39 '(letero) atingus kavaliron Henriko…' kaj p.72 'por viziti mian amikon kavaliron Henriko…', kaj dufoje sur p.56 'vi veturigis/ priskribus sinjoron Ŝerloko Holmso…'. Pri la literumadoj Stepeltono kaj Frenklendo ('Stapleton', 'Frankland') mi sufiĉe kontentas, sed momente perpleksigis min kiel unua vorto en frazo 'frazero' — mi ja fine komprenis, ke temas pri la nomo 'Frazer', sed kial ne trakti ĝin kiel la aliajn, do 'Frezero', por eviti la dusencon, kaj kial sinjoro 'Johnson', p.47, ricevu tion?

Nu, sufiĉe da harfendado. La supra alineo forprenas neniom de la bonegaj kvalitoj: kaj la originala rakonto, klasikaĵo de sia ĝenro, kaj la traduko, kiu verŝajne iĝos tia, kaptas kaj tenas la atenton. Jen bonvena, frandinda aldonaĵo al la Sezona serio 'Mondliteraturo' kaj plua atestaĵo pri la majstreco de la tradukinto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de novembro-decembro 1998.

<<  [945]  >>