Pri NoJEF
Oni starigis la fondaĵon NoJEF (la Norwich Jubilee Esperanto Foundation) kiel bonfaran fondaĵon en 1967, por progresigi edukadon pri la studo kaj uzo de Esperanto.
- ĉu vi havas malpli ol 26 jarojn?
- ĉu vi estas neriĉa? (kompreneble, preskaŭ ĉiu gejunulo malpli ol 26-jara estas tia!)
- ĉu vi deziras vojaĝi, uzante Esperanton?
- ĉu via scio de la lingvo sufiĉas por tio?
- ĉu du taŭgaj homoj garantius vian karakteron kaj Esperantan kapablon?
NoJEF subvencias ĉiujare ĝis proksimume dek junajn britajn Esperantistojn por vojaĝi al kongresoj, somerkursoj, k.s.
Petanto devas, antaŭ ol atingi 26-jaraĝon, verki leteron en Esperanto (1) por klarigi kial li aŭ ŝi bezonas subvencion, kaj (2) por iom priskribi sin, siajn edukiĝon, familion, ambiciojn, Esperantajn agadojn, ktp.
Li aŭ ŝi devas promesi uzi la subvencion nur por la celo nomita, kaj sendi raporton en Esperanto pri uzo de la subvencio. La Fondaĵo rajtos eventuale eldoni tiun raporton, plene aŭ parte.
La Fondaĵo rajtas reteni maksimume kvaronon de iu subvencio ĝis ricevo de sufiĉa raporto.
NoJEF povas ankaŭ:
- doni premiojn al gejunuloj kiuj montras elstaran Esperantan lingvokapablon.
- subvencii britajn instruistojn de Esperanto (de kiu ajn aĝo) kiuj deziras esplori instrumetodojn kaj intencas publikigi raporton pri siaj eltrovoj.
- subvencii junajn alilandanojn kiuj deziras vojaĝi en Britio por prelegi aŭ paroli neformale en Esperanto. Ili devas esti jam invitataj de almenaŭ unu klubo aŭ grupo, kaj doni, por aprobo de la Fondaĵo, sufiĉe precizajn detalojn de siaj vojaĝplanoj kaj atendataj elspezoj.
Bedaŭrinde, nuntempe la Fondaĵo ne povas fari por ili tiajn planojn, kvankam ĝi povas konsili (ekzemple, la Esperanto-Asocio de Britio kelkfoje helpas organizi tiajn prelegoturneojn). En specialaj cirkonstancoj la Fondaĵo povas konsideri ian modestan kontribuaĵon al vojaĝkostoj al Britio kaj reen.
Petoj
Por peti subvencion, aŭ plian informon, skribu leteron en bonforma Esperanto al la Sekretario de la Fondaĵo (kies adreso troviĝas ĉi-sube).
Via letero enhavu:
- vian nomon,
- vian aĝon/naskiĝdaton,
- vian poŝtadreson kaj retadreson (se vi havas),
- resumon de via priesperanta kariero ĝis nun,
- detalojn de kiel vi intencas uzi la subvencion (plejofte pagi kotizon, vojaĝ- aŭ/kaj loĝspezojn)
- motivojn por fari la peton,
- kiom vi petas, kaj
- kiun premion vi celas (vidu sube).
La premioj haveblaj estas:
- Premio W F Edwards - por ĉeesti esperantajn eventojn en Britio (ekz. Britan Kongreson, Someran Festivalon);
- Premio Harry & Norah Holmes - por ĉeesti la Universalan Kongreson;
- Premio E F Dean - por ĉeesti aliajn esperantajn eventojn ekster Britio (ekz. IJK, Internacian Seminarion);
- Premio Norman Williams - por helpi al junaj esperantistoj el landoj krom Britio (precipe landoj kie la nacia lingvo ne estas la angla) viziti Brition por ĉeesti esperantan eventon, ekz. Somera Festivalo, aŭ viziti lokajn britajn Esperanto-grupojn kaj federaciojn.
Oni faru petojn ĝis la 1-a de marto de la koncerna jaro, al la Sekretario (vidu sube). Krom la supraj, nomitaj premioj, la Fondaĵo povas fari ĝeneralajn subvenciojn (sen limdato) el la mono restanta post fari la nomitajn premiojn.
David Kelso (NoJEF)
5 Craigenhill Road
Kilncadzow
CARLUKE
ML8 4QT
Britio
aŭ retpoŝte al davidekelso
yahoo.co.uk
If you don't yet speak Esperanto well enough to understand the above text in Esperanto, then you're not yet eligible to apply for a grant from the Foundation. You should contact Esperanto-Asocio de Britio (www.esperanto-gb.org) for information about courses in Esperanto.
Subteni la fondaĵon
NoJEF nur ekzistas pro la donacoj kaj heredaĵoj de malavaraj esperantistoj; nur danke al tiuj la fondaĵo povas helpi junajn Esperantistojn sperti vere internacian uzadon de nia lingvo, dum tiu impresiĝema aĝo.
Do, NoJEF dankoplene akceptas donacojn. Se vi volas fari aŭ diskuti donacon aŭ heredaĵon, bonvolu skribi al la Sekretario (kies adreson ni montras supre).
Se vi deziras, vian donacon ni nomumos al memora kaso por honori vin mem aŭ alian homon. Jam estas kasoj por helpi handikapitajn junulojn, kaj por helpi junajn Esperantiston viziti Ĉinion.
Aŭ eble vi simple memoras vian unuan internacian kontakton pere de nia lingvo - kutime grava kaj neforgesebla momento en la vivo de ĉiu Esperantisto - kaj vi volas helpi por ke venontaj generacioj ankaŭ ĝuu tian sperton.