(Verkita de Melissa Tellier)
Estis por mi la unua fojo ĉeesti veran universalan kongreson. Antaŭe, mi ankoraŭ estis sufiĉe juna por iri al la infanaj kongresetoj. Mi rapide rimarkis, ke universala kongreso estas tute malsimila afero! Por klarigi al iu pri kio temas universala kongreso estas malfacila afero. Serio da prelegoj eble sonas iom teda, sed la plej grava kaj la plej alloga aferoj pri kongreso, mi eltrovis, estas la etoso - sed kiel klarigi etoson? Ĝi estas io kion oni devas sperti por povi ĝin bone kompreni, kaj vere indas sperti ĝin.
Ĉe la kongreso ĉiu estis feliĉa kaj parolema. Estis tute facile alparoli kaj havi interesajn konversaciojn kun nekonatuloj. Fakte, mi kaj mia fratino faris ion kiu ja helpis al ni renkonti aliajn… Ni ne vere volis, ke oni sciu el kiu lando ni venas, do ni havis la ideon kovri la vorton Britio, kiu aperis sur la nomŝildo, per eta peco da papero. Sur tiun paperon anstataŭ Britio ni skribis, kiel ŝerco, Krypton (la hejm-planedo de Superman - [bildstria superpotenculo kiu batalas fiulojn]). Kaj, mirinde, estis ege bona ideo ĉar, dank al tiu nekutima vorto, ni renkontis kaj parolis al pluraj esperantistoj – multaj alparolis nin pro tio; kelkaj komprenis la vorton kaj bonkore ridis pri ĝi, aliaj ne konis ĝin kaj kredis ke temas pri vera lando ie, do al ili ni devis ekspliki pri la bildstrio Superman... Tamen, interese, post iu ajn klarigo pri la vorto, venis konversacio pri aliaj aferoj. La ruzo do estis utila kiel paroligilo, kaj ni renkontis plurajn esperantistojn, kiujn ni antaŭe tute ne konis.
Mi eltrovis, ke ĉiu universala kongreso havas propran temon. La kongressa temo ĉi-jara estis 'Lingvoj, Kulturoj kaj Edukado al Daŭrigebla Evoluo'. La prelegoj pri edukado ne tiom interesis min, sed interesis min la prelegoj pri Italio kaj ĝia kulturo - la ĝenerala vivo en Italio kaj itala muziko kaj tiel plu. Mi intencis partopreni la mini-kurso Itala Eksprese, kie oni instruas al oni iom da baza itala lingvo, sed la ĉambro, kie oni okazigis ĝin estis tro malgranda por teni la amason da homoj kiu volis partopreni. La ĉambro ankaŭ iĝis tro varma pro tiom da homoj do, kiel mi jam scipovas iom da itala lingvo pro studado ĉe la universitato, mi forlasis la unuan prelegon – estis sufoke; mi saĝe iris sufiĉe frue la sekvan tagon por havi bonan sidlokon!
La kongresa aŭkcio por mi estis ege amuza. Mi antaŭe ne sciis ke ĝi okazas, sed mi lernis ke estas aŭkcio ĉiun jaron ĉe UK. Ne estis serioza afero, kaj estis kondukita en amuza, leĝera maniero. Estis amuze vidi homojn batali por libroj kaj aliaj aferoj, foje bagatelaj kaj tute senutilaj, kiel, ekzemple, por difektita esperanta ombrelo!
Mi ege ĝojis renkonti kelkajn junulojn kiujn mi konis kiam mi ĉeestis la infanajn kongresojn. Sed bedaŭrinde kutime la junularaj aranĝoj komenciĝis malfrue ĉe ejo iom for de la kongresejo kaj do estis malfacile por mi kaj mia fratino partopreni plurajn junularajn aferojn. Efektive, ne tiom gravis ĉar dum la tago estis multaj junuloj ĉe la kongresejo kaj multaj aliaj interesaj esperantistoj por alparoli.
Ĉeestis la kongreson, por prezenti teatraĵon, la Verda Ranaro el Britio. Fakte, la ranaro prezentis du diversajn pecojn du-foje : mardon kaj jaŭdon. La teatraĵoj estis originale verkitaj de Paul Gubbins kaj nomiĝis Mikael kaj la monstro, kaj Pacaj Batalantoj. Unu temis pri malsano kaj la alia pri la ideo kaj utileco de esperanto. Mi trovis la unuan pli amuza kaj spektinda. Tio estas iom stranga tamen ĉar la temo de tiu ĉi teatraĵo estis pli malklara. Post la prezentado mi aŭdis plurajn esperantistojn diskuti pri la temo. Antaŭ ol komenciĝis la prezento, dum la pauzo kaj je la fino de ambaŭ prezentoj oni (= britoj) vendis libreton kiu enhavis la tekston de la du pecoj. Mi pensas, ke pluraj esperantistoj trovis ĉi tiun libron utila ĉar ili povus sekvi la vortojn dum ili spektis la veran teatraĵon. Devis esti populara ĉar ni sukcesis vendi ĉiujn ekzemplerojn de la libreto! La nura bedaŭro estis la ĉambro kiun oni donis al la ludantoj por prezenti la duan fojon. La unuan fojn okazis en belega, granda ĉambro kun podio kaj oni ege bone vidis de kie ajn oni sidis, sed la dua ĉambro estis aliloke, en alia konstruaĵo, kaj tute ne taŭgis. La seĝoj ne estis gradigitaj, do se oni ne estis proksime al la antaŭo (au se estis iu alta homo sidanta rekte antaŭ vi) oni ne bone vidis. Mi certas, ke la ĉeestantoj de la kongreso ĝuis la teatraĵojn, ĉar pluraj revenis por skpekti ilin duan fojon!
Britio estis ankaŭ bone reprezentita en la Jubileo de la E-teatro, kiu okazis lunde. Colin Simmonds prezentis amuzan monologon 'La duonokulvitro'. Mi jam antaŭe vidis ĝin ĉar ni havas ĉe ni la DVD-on.
Krom niaj bonegaj teatraĵoj, okazis aliaj diversaj distraĵoj dum la kongresaj tagoj, ekzemple koncerto de Jomart kaj Natasa, kiuj bone kantis trankviligan popolmuziko; pian-koncerto de la talenta, juna pianludisto Andrej Korobenjnikov (bedaŭrinde mi devis maltrafi tiun koncerton ĉar ĝi okazis sametempe kiel la dua prezentado de la verda ranaro teatraĵoj); kaj iom…interesa koncerto de tiu, kiu nomas sin Solo!
Alia afero pri kiu ni britoj rajtas fanfaroni estas la suckseo kaj intereso kiun akiris Springboard ĉe la kongreso. Sajnas ke multaj esperantistoj interesiĝas pri ĝi kaj volis havi pli da informoj. Por sciigi homojn pri la projekto mia patrino faris mallongan prelegon pri Springboard mardon dum la 'tago de la lernejo'. La prelego estis bonega sukceso! Ŝi plendis poste, ke ŝi ne plu havis momenton trankvilan ĉar ĉiam estis iu kiu volis alparoli ŝin pri ĝi, eĉ dum si deĵoris en la libroservo kaj servis homojn !
La urbo de Florenco estas interesa por vidi, sed ne tiom ke ĝi instigus min reiri por ferio. Certe estas belega arkitekturo cirkaŭ la urbo: la katedralo kaj la malnova ponto, la statuoj kaj la muzeoj plenplenaj de belegaj pentrajoj. Tamen la urbo mem estis iom seniluziiga pro la fakto ke la plej multe el la stratoj estis malpuraj kaj ofte malbonodoris.
Post la solena fermo, mi iris trajne al Pisa por vidi la turon. Pisa estas ege bela urbo kaj mi trovis ĝin tute alia ol Florenco. Ĝi evidente ne havas tiom belegan arkitekturon ĉie, sed la stratoj estas pli grandaj kaj puraj ol tiuj de Florence. Kaj la turo estas vera vidindajo! Mi malfeliĉe ne povis grimpi ĝin car estis amaso da turistoj tie ĝuste tiam, kiu jam anataŭe mendis biletojn, kaj restis lokoj nur ĝis la sesa, kiu estis iom tro malfrue por mi, ĉar mi devis trafi buson por la aeroporto frue la venontan matenon. Sed tamen mi eniris katedralon kiu troviĝas malantaŭ la turo. Ene de la katedralo multaj virinoj devis surmeti paperan ĉemizon por kovri la ŝultrojn antaŭ ol la gardisto lasus al ili eniri.
Estis pluraj interesaj italaj aferoj por vidi kaj kaj kulturo por sperti dum mia vizito. La pizoj, ekzemple, estis bonegaj kaj oni ĉiam servis ilin sur ligna telero; ili tute ne similas al tiuj usonstilaj kiujn oni trovas ĉie en Britio. Troviĝis belegaj statuoj ĉie, la spektaklo de la flagsvingistoj, kiu okazis dimanĉe ĉe la piazza della signora estis vere mirinda. Mi komprenas ke tiuj flagsvingistoj estas fama kaj originala spektaklo en Italio. Mi trovis tiun spektaklon ege ĝuebla, ĉar mi neniam antaŭe vidis ion tion; mi certas ke mi mem neniam sukcesus kapti flagon kiun mi ĵetus en la aero! (Tamen ĝi ja inspiris iun esperantiston kiun mi vidis la venontan tagon sur la gazono antaŭ la kongresejo kiu provis imiti la flagsvingistojn uzante grandan esperantan flagon!).
Ĉiu ĉe la kongreo estis helpema kaj parolema. Dum ni sidis sub arbo sur la herbo por pikniki venis al ni pluraj homoj, eĉ britojn ni renkontis por la unuan fojon tie! Dum la semajno la vetero estis laciga kaj por mi iom tro varma; mi devis manĝi plurajn bonegajn glaciaĵojn por provi malvarmigi min. Okazis tiom da amuzaĵoj neintencaj kaj nearangitaj ke foje esti inter la homamaso estis pli amuza ol partopreni la kongresan programon! Entute estis ege ĝuebla kaj interesa sperto por mi. Mi samptempe spertis fremdan kulturon kaj mian unuan universalan kongreson!
Amuzaj aferoj kiuj okazis dum la kongresa semajno.
Jes, etoso ĉe kongreso estas neklarigebla. La amuzaj okazaĵoj kiujn mi menciis tuj supre estas negravaj, kaj eble por aliaj neinteresaj kaj neamuzaj, sed ili montras, ke ĉe kongreso ĉiu helpas al la alia, ĉiuj kune ridas kaj amuziĝas, ĉiuj parolas kaj interesiĝas pri la samaj temoj eĉ se ili estas bagatelaj. Kongreso ne estas nur prelegoj kaj kunvenoj. La plej bela kaj grava parto estas esti kun alaij. Mi vere ĝojas ke mi estis parto de ĝi.