En ĉiuj miaj dudek-kvar jaroj da Esperanto-parolado, mi neniam sukcesis atingi azian landon, do kiam venis ŝanco iri al Vjetnamio por partopreni IJK-on, mi tre ĝojis. Estis evidenta de la kongresejo, la organizantoj kaj la vjetnamaj partoprenantoj kiom ili fieras pri la lando. La kongresejo estis universitato de lingvoj, kaj je la scenejo pendiĝis granda ruĝa kurteno kun impona ora stelo alkroĉita al ĝi. Apud tio ili pendigis la Esperantan flagon je kiu oni kudris la emblemojn de la IJK-oj de la pasintaj jaroj. Ĉie kie oni rigardis estis pentraĵoj aŭ kapstatuoj de Ho Ĉi Min, kaj kiam ni vizitis la maŭzoleon de Ho Ĉi Min, estis pluraj turistoj, sed naŭdek procento da ili estis vjetnamoj. Ni viciĝis dum du horoj sub la varmega suno por la honoro preter-promeni (dum dudek sekundoj) la konservitan korpon de la 'Vjetnama liberinto'. Poste ni vidis liajn domojn de la bonvena ombro de la ĉirkaŭaj arboj.
La popolo, kvankam evidente fieraj pri la lando, ne montris ajnan militeman flankon kian la usonanoj tiom timis. Ĉiuj kun kiuj mi parolis estis afablaj kaj respektemaj - ĉiam nomante unu la alian 'sinjoro' aŭ 'sinjorino'. Sursceneje oni ĉiam kore salutis ĉiujn gravulojn tie; dum la solena malfermo la frazo 'kara honorigita prezidanto de UEA, sinjoro Renato Corsetti' diriĝis pli ol dudek fojojn!
La viv-maniero en la urbo Hanoi, kaj, mi suspektas, ĉie alie en Vjetnamio, estas tre laborema. Ĉiumatene jam je la kvina la stratoj vivis. Homoj kuris antaŭ ol tro varmiĝis, motoroj de kamionoj kaj motorcikletoj aŭdeblis tra la malnovaj fenestroj, kaj knaboj ludis futbalon antaŭ ol iri al la lernejo. Vespere la urbo kvietiĝis sufiĉe frue. La diskejo, kutime fokusa programero de IJK-oj, nur okazis trifoje dum la semajno. Amuziĝo ne haviĝis per abunda drinkado, sed per ludoj kaj kantado: tre refreŝiga etoso.
La laborema sinteno de la vjetnamoj signifis, ke la tut-taga ekskurso vere estis tut-taga. Post frua matenmanĝo ni ekvojaĝis buse al Ha Long - golfo je la orienta marbordo - kie ni rapide manĝis kaj tuj surboatiĝis. De tiu malnovstila, tipe orient-aspekta boato ni povis vidi multegajn insuletojn de ŝtono kiuj majeste leviĝis de la maro, kreante grandajn klifojn kaj mirindajn ŝtonoformojn. Ni alvenis al granda insulo kaj elboatiĝis. Ŝajnis turisma loko, kaj post eta, kruta promeno laŭ ŝtupoj tranĉitaj el la ŝtono, ni alvenis al la kialo por turista ĉeesto. Enirejo al eta kaverno gvidis nin al grandega kaverno malantaŭ la eta kaverno. Bezoniĝis dek minutoj por ĉirkaŭpromeni la grandan kavernon, kaj ene pendis stalaktitoj kaj staris stalagmitoj. Kiam ni elvenis de la kaverno ni estis sufiĉe altaj por elvidi super la plej malaltan parton de la klifo, kiu komencis subakve kaj iris laŭ la tuta videbla rando de la insulo. Malantaŭ la klifo sidis ĉielblua lago kies bordoj ŝajnis perfekte netuŝitaj de homoj, kaj super kio senzorge flugis du predbirdoj.
Ni revenis al la marbordo post mallonga naĝo ĉe insulo kun la plej malgranda plaĝo iam ajn vidita, kaj reveturis al Hanoi.
La manĝaĵo estis alia ŝanĝo de mia kutimo kaj povas esti priskribita per unu vorto: rizo. Por tagmanĝo estis ĉiam bovlo da rizo kun iaspeca viando kaj legomoj. Vespermanĝo similis sed kelkfoje estis nudela supo. La nudeloj kompreneble estis riz-nudeloj. Eĉ la matenmanĝo havis porcion da rizo kun ĝi. Unu matenon, mi iris al la matenmanĝo post la dormo (kutime dum IJK-oj oni manĝas post tutnokta dancado kaj antaŭ enlitiĝo) kaj ricevis bovlon da dolĉriza supo kun flanka telero da rizo!
Verŝajne la plej trafa afero pri ĉi tiu nova kulturo estis tio kio okazis surstrate. Estis centoble pli da motorcikletoj ol aŭtoj aŭ kamionoj, kaj sur tiuj motorcikletoj portiĝis ĉio: pakaĵoj, skatoloj, pluraj personoj. Mi eĉ vidis du gepatrojn kun tri infanoj sur unu motorcikleto. Kaj la maniero ŝofori estas tute alia ol en Britio. Estas kelkaj reguloj sekvataj tie:
Domaĝe, kiel ĉiam, tempo pasis senhalte kaj mi devis forlasi ĉi tiun mirindan kulturon kun ĝia ĉarma popolo, por reiri al mia kutima vivo, sed mi hejmen portis memorojn kiuj daŭros multe pli longe ol la vojaĝo fluge, trajne kaj buse por reveni hejmen.
Petra Fantom
novembro 2007
Ĉi tiu raporto ankaŭ aperis en La Brita Esperantisto, n-ro 964