Ĉe la Universala Kongreso en Nitro mi ĝojegis, kiam la estro de la slovaka poŝta servo anoncis, ke la lando eldonas novan poŝtmarkon memorfestante Esperanton kiel ilon por internacia komunikado.
Mi tuj poste renkontis tiun estron kaj la fasoniston de la poŝtmarko kaj gratulis ilin pri la apero de nova Esperanto-poŝtmarko. Je mia granda surprizo, la estro de la slovaka servo serĉis en sia teko, kaj prezentis al mi donace malhelan kartan dosierujon, kiu enhavas kaj specimenan poŝtmarkon kaj stampitan memorkoverton.
Tute freŝa pentraĵo, kiu aperis antaŭ la gastejo de Harry Barron dumsemajne en Nitro.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.